Pere Quintana Seguí

Prezento

Mi estas scientisto en la Ebra Observejo (Universitato Ramon Llull- CSIC). Mi laboras pri akvocienco (hidrologio) kaj klimato. Pli detale, mi laboras pri plibonigo de la distingkapablo de klimataj simuliloj, efikoj de klimatŝanĝiĝo sur kontinenta akvociklo, simulado de kontinentaj surfacoj (rilatoj inter grundo, vegetaĵaro kaj atmosfero), disa hidrologia simulado kaj aliaj rilataj aferoj.

Pri ĉi tiu retejo

Tiu retejo estas verkita trilingve, tamen ne ĉiu informo estas prezentita ĉiulingve. En la anglaj paĝoj estas informoj pri mia laboro, en la katalunaj estas informoj pri mia persona vivo kaj en esperanto estas informoj interesaj por esperantistoj.

Dato: 2012-02-04 21:41:23 CET

Org version 7.7 with Emacs version 23

Validate XHTML 1.0